Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Eĉ se dum ŝia vivo...

Eĉ se dum ŝia vivo mi ne amus
l' infanon dolĉan de la bukloj blondaj,
mi enamiĝis al ŝi en mortlito,
kiam blindiĝis por ŝi lumoj mondaj.

Ho, kiel bela estis ŝi mortlite!
Kiel matene cigno ekbrilanta.
Kiel sur vintra roz' la pura neĝo
flugpendis super ŝi la morto blanka.